Lernu multajn lingvojn rete!

Home  >   50languages.com   >   esperanto   >   germana   >   Table of contents


97 [naŭdek sep]

Konjunkcioj 4

 


97 [siebenundneunzig]

Konjunktionen 4

 

 

 Click to see the text! arrow
  
Li endormiĝis kvankam la televidilo estis ŝaltita.
Li ankoraŭ restis kvankam jam malfruis.
Li ne venis kvankam ni fiksis rendevuon.
 
 
 
 
La televidilo estis ŝaltita. Li tamen endormiĝis.
Jam malfruis. Li tamen ankoraŭ restis.
Ni fiksis rendevuon. Li tamen ne venis.
 
 
 
 
Kvankam li ne havas stirpermesilon, li stiras.
Kvankam la vojo glitigas, li rapide veturas.
Kvankam li ebrias, li biciklas.
 
 
 
 
Li ne havas stirpermesilon. Li tamen stiras.
La vojo glitigas. Li tamen rapide veturas.
Li ebrias. Li tamen biciklas.
 
 
 
 
Ŝi ne trovas laboron kvankam ŝi studis.
Ŝi ne vizitas kuraciston kvankam ŝi havas dolorojn.
Ŝi aĉetas aŭton kvankam ŝi ne havas monon.
 
 
 
 
Ŝi studis. Ŝi tamen ne trovis laboron.
Ŝi havas dolorojn. Ŝi tamen ne vizitas kuraciston.
Ŝi ne havas monon. Ŝi tamen aĉetas aŭton.
 
 
 
 


La junuloj kaj la maljunuloj malsame lernas

La infanoj relative rapide lernas lingvojn. Tio ĝenerale pli longe daŭras por la plenkreskuloj. Sed la infanoj ne lernas pli bone ol la plenkreskuloj. Ili nur alie lernas. Lernante lingvojn, la cerbo devas aparte multon plenumi. Ĝi devas multajn aferojn paralele lerni. Kiam oni lernas lingvon, ne sufiĉas cerbumi pri ĝi. Oni ankaŭ devas lerni prononci la novajn vortojn. La parolaj organoj tiucele devas lerni novajn movojn. La cerbo devas ankaŭ lerni reagi al novaj situacioj. Komuniki en fremda lingvo estas defio. La plenkreskuloj tamen lernas lingvojn malsame laŭ la aĝo. 20 aŭ 30jaraĝe la homoj ankoraŭ havas lernan kutimon. La lernejaj aŭ studaj jaroj ankoraŭ ne tiom foras en la pasinteco. La cerbo do estas bone trejnita. Ĝi tial povas lerni fremdajn lingvojn trealtnivele. La homoj aĝantaj inter 40 kaj 50 jaroj jam multon lernis. Ilia cerbo profitas el tiu sperto. Ĝi bone povas kombini novajn enhavojn kun malnova scio. Tiuaĝe ĝi plej bone lernas aferojn kiujn ĝi jam konas. Temas ekzemple pri lingvoj similantaj pli frue lernitajn lingvojn. 60 aŭ 70jaraĝe la homoj ĝenerale havas multe da tempo. Ili povas ofte praktiki. Tio aparte gravas por la lingvoj. La maljunuloj aparte bone lernas ekzemple la fremdajn skribojn. Sed oni povas sukcese lerni ĉiuaĝe. La cerbo povas formi novajn nervajn ĉelojn eĉ postpuberaĝe. Kaj tion ĝi cetere ŝatas fari…

 


Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only!
LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here.
Imprint - Impressum  © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved.
Contact
book2 esperanto - germana for beginners