Lernu multajn lingvojn rete!
|
![]() ![]() ![]() |
Home > 50languages.com > esperanto > germana > Table of contents |
98 [naŭdek ok] |
Duoblaj konjunkcioj
|
![]() |
98 [achtundneunzig] |
||
Doppelte Konjunktionen
|
| |||||
La vojaĝo ja estis bela sed tro laciga.
| |||||
La trajno ja estis akurata sed tro homplena.
| |||||
La hotelo ja estis komforta sed tro multekosta.
| |||||
Li prenas aŭ la buson aŭ la trajnon.
| |||||
Li venos aŭ hodiaŭ vespere aŭ morgaŭ matene.
| |||||
Li loĝas aŭ ĉe ni aŭ en la hotelo.
| |||||
Ŝi parolas kaj la hispanan kaj la anglan.
| |||||
Ŝi loĝis kaj en Madrido kaj en Londono.
| |||||
Ŝi konas kaj Hispanujon kaj Anglujon.
| |||||
Li ne nur estas stulta sed ankaŭ maldiligenta.
| |||||
Ŝi ne nur estas beleta sed ankaŭ inteligenta.
| |||||
Ŝi ne nur parolas la germanan sed ankaŭ la francan.
| |||||
Mi scipovas nek piani nek gitari.
| |||||
Mi scipovas nek valsi nek sambi.
| |||||
Mi ŝatas nek operon nek baleton.
| |||||
Ju pli rapide vi laboras, des pli frue vi estos preta.
| |||||
Ju pli frue vi venas, des pli frue vi povos iri.
| |||||
Ju pli maljuna oni iĝas, des pli komforta oni iĝas.
| |||||
![]() ![]() ![]() |
Lerni lingvojn interretePli kaj pli da homoj lernas fremdajn lingvojn. Kaj pli kaj pli da homoj tiucele uzas la interreton! La retlerno diferenciĝas de la klasika lingvokurso. Kaj ĝi havas multajn avantaĝojn! La uzantoj mem decidas kiam ili volas lerni. Ili ankaŭ povas elekti tion, kion ili volas lerni. Kaj ili difinas, po kiom ili ĉiutage volas lerni. Retlernante, la uzantoj devas intuicie lerni. Tio signifas ke ili devas lerni la novan lingvon tute nature. Tiel, kiel ili lernis lingvojn infanaĝe aŭ ferieje. La uzantoj tiucele lernas per simulitaj situacioj. Ili travivas diversaĵojn diversloke. Ili tiuokaze devas mem iĝi aktivaj. Por iuj programoj oni bezonas kapaŭskultilojn kaj mikrofonon. Ili ebligas paroli kun denaskaj parolantoj. Eblas ankaŭ sian prononcon analizigi. Tiel eblas daŭre pliboniĝi. Eblas interŝanĝi kun aliaj uzantoj ene de komunumoj. La interreto ebligas ankaŭ lerni moviĝante. Per ciferecaj teknikoj ĉien kunporteblas la lingvo. La retkursoj ne estas pli malbonaj ol la konvenciaj kursoj. Kiam la programoj estas bone faritaj, ili povas esti tre efikaj. Sed gravas ke la retkurso ne estu tro bunta. Tro multaj animacioj povas distri de la lerna enhavo. La cerbo devas trakti ĉiun unuopan impulson. Ĝi do povas esti rapide superŝarĝita. Tial foje plibonas kviete lerni per libro. Kiu miksas novajn metodojn kun malnovaj, tiu certe faras rapidajn progresojn… |
Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only! LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here. Imprint - Impressum © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved. Contact book2 esperanto - germana for beginners
|