Lernu multajn lingvojn rete!

Home  >   50languages.com   >   esperanto   >   germana   >   Table of contents


41 [kvardek unu]

Orientiĝo

 


41 [einundvierzig]

Orientierung

 

 

 Click to see the text! arrow
  
Kie estas la turisma oficejo?
Ĉu mi povus havi urbomapon?
Ĉu rezerveblas hotelĉambro ĉi-tie?
 
 
 
 
Kie estas la malnova urbo?
Kie estas la katedralo?
Kie estas la muzeo?
 
 
 
 
Kie aĉeteblas poŝtmarkoj?
Kie aĉeteblas floroj?
Kie aĉeteblas biletoj?
 
 
 
 
Kie estas la haveno?
Kie estas la bazaro?
Kie estas la kastelo?
 
 
 
 
Kiam la vizito komenciĝos?
Kiam la vizito finiĝos?
Kiom longe la vizito daŭras?
 
 
 
 
Mi ŝatus germanparolantan ĉiĉeronon.
Mi ŝatus italparolantan ĉiĉeronon.
Mi ŝatus francparolantan ĉiĉeronon.
 
 
 
 


La angla, monda lingvo

La angla estas la plej disvastiĝinta monda lingvo. Sed la plej multajn denaskajn parolantojn havas la mandarena, do la norma ĉina. La angla estas la gepatra lingvo de ‘nur’ 350 milionoj da homoj. La angla havas tamen tre grandan influon al aliaj lingvoj. De la duono de la 20a jarcento ĝi gravegiĝis. Tio ŝuldiĝas precipe al la fakto ke Usono iĝis superpotenco. La angla estas la unua lerneja fremda lingvo en multaj landoj. La internaciaj organizaĵoj uzas la anglan kiel oficialan lingvon. La angla estas ankaŭ la oficiala lingvo aŭ vehikla lingvo de multaj landoj. Sed eblas ke tiujn funkciojn baldaŭ transprenos aliaj lingvoj. La angla apartenas al la okcidentĝermanaj lingvoj. Ĝi do proksime parencas kun lingvoj kiel la germana ekzemple. Sed la lingvo ege modifiĝis en la lastaj 1000 jaroj. Antaŭe, la angla estis fleksia lingvo. Sed la plej multaj finaĵoj kun gramatika funkcio malaperis. La anglan oni tial povas enkalkuli en la izoligaj lingvoj. La lingva tipo do pli similas la ĉinan ol la germanan. Estontece la angla plu simpligitos. La neregulaj verboj verŝajne malaperos. Kompare kun aliaj hindeŭropaj lingvoj la angla simplas. Sed la angla literumado estas tre malfacila. Ĉar la skribmaniero kaj la prononco ege diferencas. La angla ortografio de jarcentoj samas. Sed la prononco konsiderinde modifiĝis. Sekve, oni hodiaŭ plu skribas tiel, kiel oni parolis ĉirkaŭ 1400. Estas ankaŭ multaj neregulaĵoj en la prononco. Nur por la literkombinaĵo ough ekzistas 6 variaĵoj! Testu vi mem! – thorough, thought, through, rough, bough, cough.

 


Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only!
LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here.
Imprint - Impressum  © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved.
Contact
book2 esperanto - germana for beginners