Lernu multajn lingvojn rete!

Home  >   50languages.com   >   esperanto   >   germana   >   Table of contents


42 [kvardek du]

Urbovizito

 


42 [zweiundvierzig]

Stadtbesichtigung

 

 

 Click to see the text! arrow
  
Ĉu la bazaro dimanĉe malfermitas?
Ĉu la foiro lunde malfermitas?
Ĉu la ekspozicio marde malfermitas?
 
 
 
 
Ĉu la bestarejo merkrede malfermitas?
Ĉu la muzeo ĵaŭde malfermitas?
Ĉu la galerio vendrede malfermitas?
 
 
 
 
Ĉu oni rajtas foti?
Ĉu oni devas pagi por eniri?
Kiom kostas la eniro?
 
 
 
 
Ĉu estas rabato por grupoj?
Ĉu estas rabato por infanoj?
Ĉu estas rabato por studentoj?
 
 
 
 
Kia konstruaĵo estas tio?
Kiomjara estas la konstruaĵo?
Kiu konstruis la konstruaĵon?
 
 
 
 
Mi interesiĝas pri arĥitekturo.
Mi interesiĝas pri arto.
Mi interesiĝas pri pentrarto.
 
 
 
 


Rapidaj lingvoj, malrapidaj lingvoj

Estas pli ol 6000 malsamaj lingvoj en la mondo. Sed ĉiuj havas la saman funkcion. Ili helpas nin interŝanĝi informojn. Tio okazas diverse en ĉiu lingvo. Ĉar ĉiu lingvo funkcias laŭ siaj propraj reguloj. Ankaŭ la parolrapido diferencas. Tion pruvis lingvistoj en diversaj esploroj. Oni tiucele tradukis mallongajn tekstojn en plurajn lingvojn. Tiujn tekstojn oni poste legigis al desnaskaj parolantoj. La rezulto klaris. La japana kaj la hispana estas la plej rapidaj lingvoj. En tiuj lingvoj oni parolas po 8 silaboj sekunde. La ĉinoj parolas konsiderinde pli malrapide. Ili atingas nur po 5 silaboj sekunde. La rapideco dependas de la komplekseco de la silaboj. Kiam la silaboj estas kompleksaj, oni bezonas pli da tempo por paroli. La germana enhavas ekzempe po 3 sonojn silabe. Ĝin oni do parolas relative malrapide. Sed rapide paroli ne signifas ankaŭ multon komuniki. Tute male! Rapide prononcitaj silaboj enhavas nur malmulte da informo. Kvankam la japanoj do rapide parolas, ili transportas malmulte da enhavo. La ‘malrapida’ ĉina aliflanke esprimas multon per malmultaj vortoj. Ankaŭ la anglaj silaboj enhavas multe da informo. Estas interese ke la pristuditaj lingvoj havas preskaŭ la saman efikecon. Tio signifas ke kiu pli rapide parolas, tiu multon komunikas. Kaj kiu pli rapide parolas, tiu pli da vortoj bezonas. Je la fino ĉiuj do samtempe atingas la celon.

 


Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only!
LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here.
Imprint - Impressum  © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved.
Contact
book2 esperanto - germana for beginners