Lernu multajn lingvojn rete!

Home  >   50languages.com   >   esperanto   >   germana   >   Table of contents


40 [kvardek]

Demandi pri la vojo

 


40 [vierzig]

Nach dem Weg fragen

 

 

 Click to see the text! arrow
  
Pardonu min!
Ĉu vi povas helpi min?
Kie estas bona restoracio apude?
 
 
 
 
Ĉeangule iru maldekstren.
Poste iome iru rekte antaŭen.
Poste iru cent metrojn dekstren.
 
 
 
 
Vi povas ankaŭ preni la buson.
Vi povas ankaŭ preni la tramon.
Vi povas ankaŭ simple sekvi min aŭte.
 
 
 
 
Kiel mi atingu la futbalstadionon?
Transiru la ponton!
Traveturu la tunelon!
 
 
 
 
Veturu ĝis la tria trafiklumo.
Poste turnu dekstren en la unuan straton.
Poste veturu rekte antaŭen tra la sekvanta vojkruciĝo.
 
 
 
 
Pardonu min, kiel mi atingu la flughavenon?
Plej bone estas, se vi prenas la metroon.
Simple veturu ĝis la lasta haltejo.
 
 
 
 


La lingvo de la bestoj

Kiam ni volas esprimiĝi, ni uzas nian lingvon. Ankaŭ la bestoj havas sian propran lingvon. Kaj ili uzas ĝin ekzakte kiel ni homoj. Tio signifas ke ili parolas inter si por interŝanĝi informojn. Principe ĉiu bestospecio regas difinitan lingvon. Eĉ la termitoj konversacias inter si. Ili danĝerkaze batas sian korpon sur la plankon. Do ili avertas sin reciproke. Aliaj bestospecioj fajfas kiam proksimiĝas malamikoj. La abeloj parolas inter si dancante. Ili tiel montras al aliaj abeloj kie estas io manĝebla. La balenoj eligas sonojn aŭdeblajn ĝis distanco de 5000 kilometroj. Ili komunikas inter si per specialaj kantaĵoj. Ankaŭ la elefantoj interŝanĝas diversajn akustikajn signalojn. Sed la homoj ne povas aŭdi ilin. La plej multaj bestaj lingvoj estas tre komplikaj. Ilin konsistigas kombinaĵo de malsamaj signoj. Uziĝas do akustikaj, ĥemiaj kaj optikaj signaloj. La bestoj krome uzas diversajn gestojn. La homo intertempe lernis la lingvon de la dorlotbestoj. Li scias kiam hundoj ĝojas. Kaj li ekkomprenas kiam la katoj volas esti solaj. Sed la hundoj kaj la katoj parolas tute alian lingvon. Multaj signoj estas eĉ ekzakte malaj. Oni longe opiniis ke tiuj du bestoj simple ne ŝatas sin reciproke. Sed ili nur miskomprenas sin reciproke. Tio kondukas tiam al problemoj inter hundoj kaj katoj. Do ankaŭ la bestoj kverelas pro miskomprenoj…

 


Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only!
LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here.
Imprint - Impressum  © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved.
Contact
book2 esperanto - germana for beginners