Lernu multajn lingvojn rete!

Home  >   50languages.com   >   esperanto   >   germana   >   Table of contents


39 [tridek naŭ]

Aŭtopaneo

 


39 [neununddreißig]

Autopanne

 

 

 Click to see the text! arrow
  
Kie estas la plej proksima benzinejo?
Mi havas malŝvelintan pneŭon.
Ĉu vi povas ŝanĝi la pneŭon?
 
 
 
 
Mi bezonas kelkajn litrojn da dizeloleo.
Mi ne plu havas benzinon.
Ĉu vi havas kanistron?
 
 
 
 
Kie mi povas telefoni?
Mi bezonas aŭtotrenan servon.
Mi serĉas riparejon.
 
 
 
 
Akcidento okazis.
Kie estas la plej proksima telefono?
Ĉu vi havas kun vi poŝtelefonon?
 
 
 
 
Ni bezonas helpon.
Voku kuraciston!
Voku la policon!
 
 
 
 
Viajn dokumentojn, mi petas.
Vian stirpermesilon, mi petas.
Vian aŭtoidentigilon, mi petas.
 
 
 
 


La lingvotalenta bebo

Eĉ antaŭ ol ili kapablas paroli, la beboj scias multe pri lingvoj. Tion montris diversaj eksperimentoj. La disvolviĝon de la infanoj oni esploras en specialaj porbebaj laboratorioj. Tiuokaze ankaŭ esploriĝas kiel la infanoj lernas lingvojn. La beboj estas evidente pli inteligentaj ol ni opiniis ĝis nun. Ekde sia sesmonatiĝo ili havas multajn lingvajn kapablojn. Ili rekonas ekzemple sian gepatran lingvon. La francaj kaj germanaj beboj malsame reagas aŭdante iujn sonojn. Malsamaj akcentaj ŝablonoj produktas diferencan konduton. La beboj havas do senton pri la akcento de sia lingvo. La tre junaj infanoj ankaŭ povas memorigi plurajn vortojn. La gepatroj tre gravas por la lingva disvolviĝo de la beboj. Ĉar la beboj bezonas interagon ekde la naskiĝo. Ili volas komuniki kun panjo kaj paĉjo. Sed la interagon devas akompani pozitivaj emocioj. La gepatroj ne devas esti streĉitaj parolante kun sia bebo. Estas ankaŭ malbone kiam ili nur tre malmulte parolas kun ĝi. La streĉiĝo aŭ la silento povas havi negativajn sekvojn por la beboj. Ilia lingva disvolviĝo povas esti malfavore influita. Sed la beboj jam eklernas en la ventro! Ili reagas al la parolo eĉ antaŭ sia naskiĝo. Ili povas precize percepti akustikajn signalojn. Post la naskiĝo ili rekonas tiujn signalojn denove. La naskiĝontaj infanoj ankaŭ lernas la ritmojn de la lingvoj. La beboj povas jam en la ventro aŭdi la voĉon de sia patrino. Oni do jam povas paroli al naskiĝontaj infanoj. Sed tion oni ne troigu… La infano ankoraŭ havos sufiĉe da tempo por praktiki post la naskiĝo!

 


Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only!
LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here.
Imprint - Impressum  © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved.
Contact
book2 esperanto - germana for beginners