Lernu multajn lingvojn rete!
|
![]() ![]() ![]() |
Home > 50languages.com > esperanto > germana > Table of contents |
35 [tridek kvin] |
Ĉe la flughaveno
|
![]() |
35 [fünfunddreißig] |
||
Am Flughafen
|
| |||||
Mi ŝatus rezervi flugon al Ateno.
| |||||
Ĉu tio estas rekta flugo?
| |||||
Senfuman, apudfenestran sidlokon, mi petas.
| |||||
Mi ŝatus konfirmi mian rezervon.
| |||||
Mi ŝatus nuligi mian rezervon.
| |||||
Mi ŝatus modifi mian rezervon.
| |||||
Kiam forveturos la sekvanta aviadilo al Romo?
| |||||
Ĉu restas du liberaj sidlokoj?
| |||||
Ne, restas al ni nur unu libera sidloko.
| |||||
Kiam ni alteriĝos?
| |||||
Kiam ni tie estos?
| |||||
Kiam buso forveturos al la urbocentro?
| |||||
Ĉu tio estas via valizo?
| |||||
Ĉu tio estas via sako?
| |||||
Ĉu tio estas via pakaĵaro?
| |||||
Kiom da pakaĵoj mi povas kunporti?
| |||||
Dudek kilogramojn.
| |||||
Kion? Ĉu nur dudek kilogramojn?
| |||||
![]() ![]() ![]() |
Lerni modifas la cerbonKiu multe sportumas, tiu formas sian korpon. Sed ŝajnas ke ankaŭ eblas trejni sian cerbon. Tio signifas ke, kiu volas bone lerni lingvojn, tiu bezonas ne nur talenton. Egale gravas regule praktiki. Ĉar praktiki povas pozitive influi la cerbajn strukturojn. Kompreneble, aparta talento por lingvoj estas ĝenerale denaska. Intensa trejnado malgraŭe povas modifi iujn cerbajn strukturojn. La volumo de la parolcerbareo kreskas. Ankaŭ modifiĝas la nervaj ĉeloj de la homoj kiuj multe praktikas. Oni longe kredis ke la cerbo nemodifeblas. Oni opiniis ke, kion ni kiel infanoj ne lernas, tion ni neniam plu lernas. Sed la cerbesploristoj atingis tute alian rezulton. Ili sukcesis montri ke la cerbo restas elasta la tutan vivon. Oni povus diri ke ĝi funkcias kiel muskolo. Ĝi tial povas plu kreski ĝis alta aĝo. Ĉiu informo traktiĝas en la cerbo. Sed trejnita cerbo traktas informojn multe pli bone. Tio signifas ke ĝi laboras pli rapide kaj pli efike. Tiu principo validas egale por la junuloj kaj la maljunuloj. Sed ne nepras lerni por trejni sian cerbon. Legi estas ankaŭ tre bona ekzerco. Nian parolcerbaeron favoras aparte postulema literaturo. Tio signifas ke nia vortprovizo pligrandiĝas. Krome, pliboniĝas nia sento pri la lingvo. Interese estas ke la lingvon traktas ne nur la parolcerbareo. La areo reganta la movecon ankaŭ traktas novajn enhavojn. Tial gravas stimuli la tutan cerbon kiel eble plej ofte. Do movu vian korpon KAJ vian cerbon. |
Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only! LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here. Imprint - Impressum © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved. Contact book2 esperanto - germana for beginners
|