Lernu multajn lingvojn rete!

Home  >   50languages.com   >   esperanto   >   germana   >   Table of contents


34 [tridek kvar]

En la trajno

 


34 [vierunddreißig]

Im Zug

 

 

 Click to see the text! arrow
  
Ĉu tio estas la trajno al Berlino?
Kiam la trajno forveturos?
Kiam la trajno alvenos en Berlino?
 
 
 
 
Pardonon, ĉu vi permesas preteriron?
Mi kredas ke tio estas mia sidloko.
Mi kredas ke vi sidas en mia sidloko.
 
 
 
 
Kie estas la dormovagono?
La dormovagono estas ĉe la trajnofino.
Kaj kie estas la manĝovagono? – Ĉe la fronto.
 
 
 
 
Ĉu mi povas dormi supre?
Ĉu mi povas dormi mezloke?
Ĉu mi povas dormi malsupre?
 
 
 
 
Kiam ni estos ĉe la landlimo?
Kiom longe daŭras la veturado al Berlino?
Ĉu la trajno malfruiĝas?
 
 
 
 
Ĉu vi havas ion por legi?
Ĉu haveblas io por manĝi kaj trinki ĉi-tie?
Ĉu vi povus veki min je la 7a horo?
 
 
 
 


La beboj liplegas!

Lernante paroli la beboj rigardas la buŝon de siaj gepatroj. Tion malkovris evolupsiĥologoj. La beboj komencas liplegi ĉirkaŭsesmonatiĝante. Ili tiel lernas kiel ili formu sian buŝon por produkti sonojn. Unujariĝante la beboj jam komprenas iujn vortojn. Ekde tiu aĝo ili denove rigardas la okulojn de la homoj. Ili tiel ricevas multajn gravajn informojn. Per iliaj okuloj ili ekscias ĉu siaj gepatroj gajas aŭ malgajas. Ili tiel lernas koni la mondon de la sentoj. Interese iĝas kiam oni parolas al ili en fremda lingvo. La beboj tiam rekomencas ja liplegi. Ili tiel lernas formi ankaŭ fremdajn sonojn. Parolante kun beboj oni tial ĉiam rigardu ilin. La beboj krome bezonas dialogon por sia lingva evoluo. La gepatroj ja tre ofte ripetas tion, kion la beboj diras. La beboj tiel ricevas reagon. Tio tre gravas por la etinfanoj. Ili tiam scias ke ili komprenatas. Tiu konfirmo motivas la bebojn. Ili poste plu ĝuas lerni paroli. Do ne sufiĉas aŭdigi sonregistraĵojn al beboj. Ke la beboj vere povas liplegi pruvas esploroj. En eksperimentoj oni montris sensonajn videofilmojn al etinfanoj. Temis pri videofilmoj en la gepatra lingvo de la beboj kaj en fremdaj lingvoj. La beboj pli longe rigardis la videofilmojn en sia propra lingvo. Ili ankaŭ estis evidente pli atentemaj tiuokaze. Sed la unuaj bebaj vortoj samas en la tuta mondo. Panjo kaj paĉjo, tio facile elparoleblas en ĉiuj lingvoj!

 


Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only!
LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here.
Imprint - Impressum  © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved.
Contact
book2 esperanto - germana for beginners