Lernu multajn lingvojn rete!

Home  >   50languages.com   >   esperanto   >   germana   >   Table of contents


36 [tridek ses]

Publikaj transportoj

 


36 [sechsunddreißig]

Öffentlicher Nahverkehr

 

 

 Click to see the text! arrow
  
Kie estas la bushaltejo?
Kiu buso veturas al la urbocentro?
Kiun linion mi prenu?
 
 
 
 
Ĉu mi devas ŝanĝi?
Kie mi devas ŝanĝi?
Kiom kostas bileto?
 
 
 
 
Kiom da haltejoj estas ĝis la urbocentro ?
Vi devas elbusiĝi ĉi-tie.
Vi devas elbusiĝi malantaŭe.
 
 
 
 
La sekvanta metroo alvenos post kvin minutoj.
La sekvanta tramo alvenos post dek minutoj.
La sekvanta buso alvenos post dek kvin minutoj.
 
 
 
 
Kiam la lasta metroo forveturas?
Kiam la lasta tramo forveturas?
Kiam la lasta buso forveturas?
 
 
 
 
Ĉu vi havas bileton?
Bileton? – Ne, mi havas neniun.
Do vi devas pagi monpunon.
 
 
 
 


La disvolviĝo de la lingvo

Klaras kial ni parolas unuj kun la aliaj. Ni volas interŝanĝi ideojn kaj interkompreniĝi. Sed malpli klaras kiel precize la lingvo estiĝis. Prie ekzistas diversaj teorioj. Sed estas certe ke la lingvo estas tre malnova fenomeno. Antaŭkondiĉo por paroli estis iuj korpaj karakterizaĵoj. Ili estis necesaj por ke ni povu formi sonojn. La neandertalhomoj jam kapablis uzi sian voĉon. Ili tiel povis distingiĝi de la bestoj. Krome, gravis laŭta kaj firma voĉo por defendi sin. Per ĝi oni povis minaci aŭ timigi malamikojn. Tiam oni jam fabrikis ilojn kaj estigis fajron. Tiu scio iel transdonendis. La parolo ankaŭ gravis por grupe ĉasi. Tutsimpla interkompreniĝo jam ekzistis antaŭ 2 milionoj da jaroj. La unuaj lingvaj eroj estis la signoj kaj la gestoj. Sed la homoj volis kompreniĝi ankaŭ en la mallumo. Aldone ili devis povi paroli unuj kun la aliaj sen reciproka rigardo. Tial disvolviĝis la voĉo, kiu anstataŭis la signojn. La lingvo en la nuntempa senco aĝas je almenaŭ 50 000 jaroj. Forlasante Afrikon la homo sapiens disvastigis ĝin tutmonde. En la diversaj regionoj disiĝis la lingvoj unuj de la aliaj. Tio signifas ke estiĝis malsamaj lingvaj familioj. Ili tamen enhavis nur la fundamentojn de lingvaj sistemoj. La unuaj lingvoj estis multe malpli kompleksaj ol la nuntempaj lingvoj. Ili plu evoluis per la gramatiko, la fonologio kaj la semantiko. Eblus diri ke malsamaj lingvoj estas malsamaj solvoj. Sed ĉiam samis la problemo : kiel mi montru kion mi pensas?

 


Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only!
LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here.
Imprint - Impressum  © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved.
Contact
book2 esperanto - germana for beginners