Lernu multajn lingvojn rete!

Home  >   50languages.com   >   esperanto   >   germana   >   Table of contents


18 [dek ok]

Dompurigado

 


18 [achtzehn]

Hausputz

 

 

 Click to see the text! arrow
  
Hodiaŭ estas sabato.
Hodiaŭ ni havas tempon.
Hodiaŭ ni purigadas la loĝejon.
 
 
 
 
Mi purigadas la banĉambron.
Mia edzo lavas la aŭton.
La infanoj purigadas la biciklojn.
 
 
 
 
Avinjo akvumas la florojn.
La infanoj ordigas la infanĉambron.
Mia edzo ordigas sian skribotablon.
 
 
 
 
Mi enigas la lavotaĵon en la lavmaŝinon.
Mi etendas la sekigotan lavitaĵon.
Mi gladas la lavitaĵon.
 
 
 
 
La fenestroj estas malpuraj.
La planko estas malpura.
La vazaro estas malpura.
 
 
 
 
Kiu purigadas la fenestrojn?
Kiu polvosuĉas?
Kiu lavas la vazaron?
 
 
 
 


Frue lerni

La fremdaj lingvoj hodiaŭ pli kaj pli gravas. Tio ankaŭ validas por la profesia vivo. La nombro de homoj lernantaj fremdajn lingvojn sekve kreskas. Multaj gepatroj ankaŭ ŝatus ke siaj gefiloj lernu lingvojn. Plej bone junaĝe. Ekzistas jam multaj internaciaj bazlernejoj en la mondo. Ankaŭ la infanvartejoj kun multlingva edukado pli kaj pli popularas. Tiel frue eklerni havas multajn avantaĝojn. Tio ŝuldiĝas al la disvolviĝo de nia cerbo. Ĝis la kvarjariĝo formiĝas en la cerbo strukturoj por lingvoj. Tiuj nervaj retoj helpas nin dum la lerno. Pli malfrue la novaj strukturoj pli malbone formiĝas. La pli aĝaj infanoj kaj la plenkreskuloj lernas lingvojn multe pli malfacile. Tial ni devus aktive stimuli la fruan disvolviĝon de nia cerbo. Mallonge dirite : ju pli june, des pli bone. Sed ankaŭ estas homoj kiuj kritikas la fruan lernon. Ili timas ke la multlingveco superŝarĝas la etinfanojn. Ekzistas krome la risko ke ili neniun lingvon korekte lernas. El scienca vidpunkto tiuj duboj tamen senbazas. La plej multaj lingvistoj kaj neŭropsiĥologoj estas optimismaj. Iliaj pritemaj esploroj atingas pozitivajn rezultojn. La infanoj plejofte multe amuziĝas lernante lingvojn. Kaj kiam la infanoj lernas lingvojn, ili ankaŭ pensas prilingve. Tial ili ankaŭ lernas sian gepatran lingvon per fremdaj lingvoj. Ili profitos tiun lingvan scion dum sia tuta vivo. Se eblas, eĉ pli bonas komenci per malfacilaj lingvoj. Ĉar la cerbo de infanoj lernas rapide kaj intuicie. Al ĝi tute egalas ĉu memorigotas hello, ciao néih hóu!

 


Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only!
LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here.
Imprint - Impressum  © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved.
Contact
book2 esperanto - germana for beginners