Lernu multajn lingvojn rete!

Home  >   50languages.com   >   esperanto   >   germana   >   Table of contents


19 [dek naŭ]

En la kuirejo

 


19 [neunzehn]

In der Küche

 

 

 Click to see the text! arrow
  
Ĉu vi havas novan kuirejon?
Kion vi volas kuiri hodiaŭ?
Ĉu vi kuiras elektre aŭ gase?
 
 
 
 
Ĉu mi tranĉu la cepojn?
Ĉu mi senŝeligu la terpomojn?
Ĉu mi lavu la salaton?
 
 
 
 
Kie estas la glasoj?
Kie estas la vazaro?
Kie estas la manĝilaro?
 
 
 
 
Ĉu vi havas skatolmalfermilon?
Ĉu vi havas botelmalfermilon?
Ĉu vi havas korktirilon?
 
 
 
 
Ĉu vi kuiras la supon en ĉi-tiu kaserolo?
Ĉu vi fritas la fiŝon en ĉi-tiu pato?
Ĉu vi kradrostas la legomojn sur ĉi-tiu kradrostilo?
 
 
 
 
Mi preparas la tablon.
Jen la tranĉiloj, la forkoj kaj la kuleroj.
Jen la glasoj, la teleroj kaj la buŝtukoj.
 
 
 
 


Lerno kaj lernaj tipoj

Kiu lernante apenaŭ progresas, tiu eble malĝuste lernas. Tio signifas ke li ne lernas en maniero korespondanta al sia lerna tipo. Ĝenerale distingiĝas kvar lernaj tipoj. Tiuj lernaj tipoj atribuiĝas al la sensaj organoj. Estas lernaj tipoj aŭdaj, vidaj, komunikaj kaj movaj. Aŭdtipuloj plej bone encerbigas tion, kion ili aŭdas. Ili bone memoras melodiojn ekzemple. Ili lernante legas al si mem, la vortojn ili lernas laŭte. Tiu tipulo ofte parolas al si mem. Por li utilas lumdiskoj aŭ pritemaj prelegoj. La vidtipulo plej bone lernas tion, kion li vidas. Por li gravas do legi informojn. Li lernante faras al si multajn notojn. Li ŝatas lerni ankaŭ per bildoj, tabeloj kaj slipoj. Tiu tipulo multe legas kaj sonĝas ofte kaj bunte. En bela ĉirkaŭaĵo li povas plej bone lerni. La komuniktipulo preferas konversaciojn kaj diskutojn. Li bezonas interagon, do dialogon kun aliuloj. Li dumkurse starigas multajn demandojn kaj li ŝatas lerni ene de grupo. La movtipulo lernas per la movoj. Li preferas la metodon learning by doing (lerni farante), volas ĉion provi. Li lernante ŝatas esti korpe aktiva aŭ maĉas maĉgumon. Li ne volas teorion sed eksperimentojn. Notindas ke miksiĝas tiuj tipoj en preskaŭ ĉiuj homoj. Estas do neniu reprezentanta ununuran tipon. Tial ni plej bone lernas partoprenigante ĉiujn niajn sensojn. Nia cerbo tiam estas pluroble aktivigita kaj bone konservas novan enhavon. Aŭskultu, legu, kaj pridiskutu vortojn! Kaj poste sportumu!

 


Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only!
LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here.
Imprint - Impressum  © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved.
Contact
book2 esperanto - germana for beginners