Lernu multajn lingvojn rete!

Home  >   50languages.com   >   esperanto   >   germana   >   Table of contents


17 [dek sep]

En la domo

 


17 [siebzehn]

Im Haus

 

 

 Click to see the text! arrow
  
Jen nia domo.
La tegmento estas supre.
La kelo estas malsupre.
 
 
 
 
Estas ĝardeno malantaŭ la domo.
Ne estas strato antaŭ la domo.
Estas arboj apud la domo.
 
 
 
 
Jen mia loĝejo.
Jen la kuirejo kaj la banĉambro.
Jen la vivoĉambro kaj la dormoĉambro.
 
 
 
 
La enirpordo estas fermita.
Sed la fenestroj estas malfermitaj.
Hodiaŭ varmegas.
 
 
 
 
Ni iras al la vivoĉambro.
Tie estas sofo kaj brakseĝo.
Bonvolu sidiĝi!
 
 
 
 
Tie estas mia komputilo.
Tie estas mia stereoinstalaĵo.
La televidilo estas tute nova.
 
 
 
 


La vortoj kaj la vortprovizo

Ĉiu lingvo havas sian propran vortprovizon. Ĝin konsistigas difinita nombro da vortoj. Vorto estas memstara lingva unuo. Vortoj ĉiam havas memstaran signifon. Tio diferencigas ilin de sonoj aŭ silaboj. La nombro de vortoj varias laŭ ĉiu lingvo. La angla havas ekzemple tre multajn vortojn. Ĝin oni eĉ konsideras kiel la Tutmonda Ĉampiono en la kategorio vortprovizo. En la angla supozeble estus hodiaŭ pli ol unu miliono da vortoj. En la Oxford English Dictionary eĉ nombriĝas pli ol 600 000 vortoj. La ĉina, la hispana aŭ la rusa havas multe malpli. La vortprovizo de lingvo ankaŭ dependas de ĝia historio. La anglan influis multaj lingvoj kaj kulturoj. Tio konsiderinde kreskigis la anglan vortprovizon. Sed ankaŭ hodiaŭ pli kaj pli grandiĝas la angla vortprovizo. La fakuloj taksas ke 15 novaj vortoj ĉiutage aldoniĝas. Tiuj venas ĉefe el la kampo de la novaj amaskomunikiloj. La sciencajn fakajn terminojn oni tie ne enkalkulas. Ĉar la nura ĥemia faka terminaro ampleksas milojn da vortoj. En preskaŭ ĉiuj lingvoj la longajn vortojn oni pli malofte uzas ol la mallongajn. Kaj la plej multaj parolantoj uzas nur tre malmultajn vortojn. Tial ni distingas inter la aktiva kaj la pasiva vortprovizo. La pasiva vortprovizo enhavas vortojn kiujn ni komprenas. Sed ilin ni ne uzas aŭ nur tre malofte. La aktiva vortprovizo ampleksas vortojn kiujn ni regule uzas. Por simplaj konversacioj aŭ tekstoj sufiĉas jam malmultaj vortoj. En la angla oni bezonas por tio nur ĉirkaŭ 400 vortojn kaj 40 verbojn. Do ne maltrankviliĝu se via vortprovizo estas limigita!

 


Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only!
LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here.
Imprint - Impressum  © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved.
Contact
book2 esperanto - germana for beginners