Lernu multajn lingvojn rete!

Home  >   50languages.com   >   esperanto   >   germana   >   Table of contents


89 [okdek naŭ]

Imperativo 1

 


89 [neunundachtzig]

Imperativ 1

 

 

 Click to see the text! arrow
  
Vi estas tro maldiligenta – ne estu tiom maldligenta!
Vi dormas tro longe – ne dormu tiom longe!
Vi venas tro malfrue – ne venu tiom malfrue!
 
 
 
 
Vi ridas tro laŭte – ne ridu tiom laŭte!
Vi parolas tro mallaŭte – ne parolu tiom mallaŭte!
Vi trinkas tro multe – ne trinku tiom multe!
 
 
 
 
Vi fumas tro multe – ne fumu tiom multe!
Vi laboras tro multe – ne laboru tiom multe!
Vi veturas tro rapide – ne veturu tiom rapide!
 
 
 
 
Ekstaru, Sinjoro Müller!
Eksidu, Sinjoro Müller!
Restu sida, Sinjoro Müller!
 
 
 
 
Estu pacienca!
Lasu al vi tempon!
Atendu momenton!
 
 
 
 
Estu prudenta!
Estu akurata!
Ne estu stulta!
 
 
 
 


La ĉina lingvo

La ĉina lingvo havas la plej multajn parolantojn en la mondo. Sed ne estas unika ĉina lingvo. Ekzistas pluraj ĉinaj lingvoj. Ili ĉiuj apartenas al la ĉinotibeta lingva familio. Entute ĉirkaŭ 1,3 miliardoj da homoj parolas la ĉinan. La plimulto el ili vivas en la Ĉina Popola Respubliko kaj en Tajvano. Estas ankaŭ multaj landoj kun ĉinparolantaj minoritatoj. La plej granda ĉina lingvo estas la norma ĉina. Tiun normigitan lingvon oni ankaŭ nomas la mandarena. La mandarena estas la oficiala lingvo de la Ĉina Popola Respubliko. La aliajn ĉinajn lingvojn oni ofte konsideras nur dialektoj. Ankaŭ en Tajvano kaj Singapuro parolatas la mandarena. La mandarena estas la gepatra lingvo de 850 milionoj da homoj. Sed ĝin komprenas preskaŭ ĉiuj ĉinparolantoj. Parolantoj de malsamaj dialektoj tial uzas ĝin por interkompreniĝi. Ĉiuj ĉinoj havas komunan skribon. La ĉina skribo aĝas inter 4000 kaj 5000 jaroj. Sekve, la ĉina havas la plej longan literaturan tradicion. Aliaj kulturoj de Azio ankaŭ adoptis la ĉinan skribon. La ĉinaj skribaj signoj pli malfacilas ol la alfabetaj sistemoj. Sed la parola ĉina ne tiom komplikas. La gramatiko relative facile lerneblas. Tio ebligas la lernantojn rapide progresi. Kaj kreskanta nombro de homoj volas lerni la ĉinan! Ĝi pli kaj pli gravas kiel fremda lingvo. Nuntempe oni ĉie proponas kursojn pri la ĉina. Ankaŭ vi memfidu! La ĉina estos la lingvo de la estonteco…

 


Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only!
LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here.
Imprint - Impressum  © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved.
Contact
book2 esperanto - germana for beginners