Lernu multajn lingvojn rete!

Home  >   50languages.com   >   esperanto   >   germana   >   Table of contents


88 [okdek ok]

Is-tempo de la modalverboj 2

 


88 [achtundachtzig]

Vergangenheit der Modalverben 2

 

 

 Click to see the text! arrow
  
Mia filo ne volis pupludi.
Mia filino ne volis futballudi.
Mia edzino ne volis ŝakludi kun mi.
 
 
 
 
Miaj gefiloj ne volis promeni.
Ili ne volis ordigi la ĉambron.
Ili ne volis enlitiĝi.
 
 
 
 
Li ne rajtis manĝi glaciaĵon.
Li ne rajtis manĝi ĉokoladon.
Li ne rajtis manĝi bonbonojn.
 
 
 
 
Mi rajtis deziri ion por mi.
Mi rajtis aĉeti robon por mi.
Mi rajtis preni pralinon por mi.
 
 
 
 
Ĉu vi rajtis fumi en la aviadilo?
Ĉu vi rajtis trinki bieron en la hospitalo?
Ĉu vi rajtis kunpreni la hundon en la hotelon?
 
 
 
 
Dum la ferioj la infanoj rajtis longe resti ekstere.
Ili rajtis longe ludi en la korto.
Ili rajtis longe resti vekaj.
 
 
 
 


Konsiletoj kontraŭ la forgeso

Ne ĉiam facilas lerni. Eĉ se tio estas amuza, tio povas esti laciga. Sed lerninte ion, ni ĝojas. Ni fieras pri ni kaj niaj progresoj. Ni bedaŭrinde ankaŭ povas forgesi tion, kion ni lernas. Tio ofte estas problemo, aparte koncerne lingvojn. La plej multaj el ni lernas unu aŭ plurajn lingvojn en la lernejo. Tiu scio ofte perdiĝas post la lerneja tempo. Ni apenaŭ plu parolas tiun lingvon. En nia ĉiutaga vivo ĝenerale dominas nia gepatra lingvo. Multaj lingvoj plu uziĝas nur dum ferioj. Sed kiam scio ne estas regule aktivigita, ĝi perdiĝas. Nia cerbo bezonas trejnadon. Eblus diri ke ĝi funkcias kiel muskolo. Tiu muskolo ekzercendas, alikaze ĝi pli malfortiĝas. Sed estas rimedoj por malhelpi la forgeson. Plej gravas reuzadi la lernitaĵon. Tiucele povas helpi fiksita ritaro. Oni povas plani malgrandan programon por malsamaj semajntagoj. Lunde, oni legu ekzemple libron en la fremda lingvo. Merkrede, oni aŭskultu eksterlandan radiostacion. Vendrede, oni poste skribu taglibron en la fremda lingvo. Tiumaniere, oni alterne legas, aŭdas kaj skribas. La scion oni sekve aktivigas diversmaniere. Ĉiuj tiuj ekzercoj ne bezonas longe daŭri, duonhoro sufiĉas. Sed gravas ke oni regule praktiku! Esploroj montras ke unufoja lernitaĵo jardekojn restas en la cerbo. Ĝi do nur reeligendas el sia tirkesto…

 


Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only!
LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here.
Imprint - Impressum  © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved.
Contact
book2 esperanto - germana for beginners