Lernu multajn lingvojn rete!

Home  >   50languages.com   >   esperanto   >   germana   >   Table of contents


82 [okdek du]

Is-tempo 2

 


82 [zweiundachtzig]

Vergangenheit 2

 

 

 Click to see the text! arrow
  
Ĉu vi devis voki ambulancon?
Ĉu vi devis voki kuraciston?
Ĉu vi devis voki la policon?
 
 
 
 
Ĉu vi havas la telefonnumeron? Mi ĵuse havis ĝin.
Ĉu vi havas la adreson? Mi ĵuse havis ĝin.
Ĉu vi havas la urbomapon? Mi ĵuse havis ĝin.
 
 
 
 
Ĉu li venis akurate? Li ne povis veni akurate.
Ĉu li trovis la vojon? Li ne povis trovi la vojon.
Ĉu li komprenis vin? Li ne povis kompreni min.
 
 
 
 
Kial vi ne povis veni akurate?
Kial vi ne povis trovi la vojon?
Kial vi ne povis kompreni lin?
 
 
 
 
Mi ne povis veni akurate ĉar neniu buso trafikis.
Mi ne trovis la vojon ĉar mi ne havis urbomapon.
Mi ne povis kompreni lin ĉar la muziko estis tro laŭta.
 
 
 
 
Mi devis preni taksion.
Mi devis aĉeti urbomapon.
Mi devis malŝalti la radiricevilon.
 
 
 
 


La fremdajn lingvojn eksterlande pli bone lerni!

La plenkreskuloj ne tiel facile lernas la lingvojn kiel la infanoj. La evoluo de ilia cerbo estas finatingita. Ĝi tial ne plu povas tiel simple konstrui novajn retojn. Sed oni ankoraŭ plenkreskule povas tre bone lerni lingvon! Oni tiucele devas iri al la lando en kiu parolatas la lingvo. Fremdan lingvon oni aparte efike lernas eksterlande. Tion scias ĉiu jam pasiginta lingvostudajn feriojn. La novan lingvon oni pli rapide lernas en ĝia natura ĉirkaŭaĵo. Freŝa esploro ĵus atingis interesan rezulton. Ĝi montras ke novan lingvon oni lernas eksterlande ankaŭ alie! La cerbo povas trakti la fremdan lingvon kiel la gepatran lingvon. La esploristoj delonge kredas ke ekzistas malsamaj lernaj procezoj. Freŝa eksperimento ŝajnas tion konfirmi. Grupo de subjektoj devis lerni inventitan lingvon. Parto de la subjektoj ĉeestis normalajn kursojn. La alia parto lernis en ŝajnigita eksterlanda situacio. Tiuj subjektoj devis orientiĝi en fremda ĉirkaŭaĵo. Ĉiuj homoj kun kiuj ili kontaktiĝis parolis la novan lingvon. La subjektoj de tiu grupo do ne estis normalaj lingvolernantoj. Ili apartenis al fremda komunumo de parolantoj. Ili tiel estis devigitaj rapide elturniĝi per la nova lingvo. Post iom da tempo oni testis la subjektojn. Ambaŭ grupoj montris egale bonajn konojn de la nova lingvo. Sed ilia cerbo traktis la fremdan lingvon diference! Tiuj ‘eksterlande’ lernintaj montris okulfrapan cerban aktivecon. Ilia cerbo traktis la fremdan gramatikon kiel sian propran lingvon. Identigeblis la samaj meĥanismoj kiaj tiuj de la denaskaj parolantoj. La lingvostudaj ferioj estas la plej bela kaj plej efika manieroj lerni!

 


Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only!
LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here.
Imprint - Impressum  © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved.
Contact
book2 esperanto - germana for beginners