Lernu multajn lingvojn rete!

Home  >   50languages.com   >   esperanto   >   germana   >   Table of contents


81 [okdek unu]

Is-tempo 1

 


81 [einundachtzig]

Vergangenheit 1

 

 

 Click to see the text! arrow
  
skribi
Li skribis leteron.
Kaj ŝi skribis karton.
 
 
 
 
legi
Li legis revuon.
Kaj ŝi legis libron.
 
 
 
 
preni
Li prenis cigaredon.
Ŝi prenis pecon da ĉokolado.
 
 
 
 
Li estis malfidela, sed ŝi estis fidela.
Li estis maldiligenta, sed ŝi estis diligenta.
Li estis malriĉa, sed ŝi estis riĉa.
 
 
 
 
Li ne havis monon, sed male ŝuldojn.
Li ne estis bonŝanca, sed male malbonŝanca.
Li ne havis sukceson, sed male malsukceson.
 
 
 
 
Li ne estis kontenta, sed male malkontenta.
Li ne estis feliĉa, sed male malfeliĉa.
Li ne estis simpatia, sed male malsimpatia.
 
 
 
 


Kiel la infanoj lernas korekte paroli

Ekde sia naskiĝo la homo komunikas kun aliuloj. La beboj krias kiam ili volas ion. Kelkmonataĝe ili jam kapablas diri simplajn vortojn. Ĉirkaŭdujaraĝe ili parolas per trivortaj frazoj. Ne influeblas la momento kiam la infanoj komencas paroli. Sed influeblas kiel bone la infanoj lernas sian gepatran lingvon! Oni tamen devas tiucele atenti kelkajn aferojn. Precipe gravas ke la infano ĉiam estu motivita. Ĝi devas ekkompreni ke ĝi parolante ion atingas. La beboj ĝojas ricevi rideton kiel pozitivan reagon. La pli aĝaj infanoj serĉas la dialogon kun sia ĉirkaŭaĵo. Ili modeligas la lingvon de la apudaj homoj. Tial gravas la lingva nivelo de la gepatroj kaj edukantoj. La infanoj devas ankaŭ lerni ke la lingvo estas valora! Sed ili tiuokaze ĉiam amuziĝu. Laŭte legi al infanoj montras al ili kiel ekscita lingvo povas esti. La gepatroj ankaŭ havu aktivaĵojn kun sia infano kiel eble plej ofte. Kiam infano multon travivas, ĝi volas paroli pri tio. Dulingve kreskantaj infanoj bezonas fiksitajn regulojn. Ili devas scii, kiu lingvo parolendas kun kiu. Ilia cerbo tiel povas lerni kiel diferencigi ambaŭ lingvojn. Kiam la infanoj enlernejiĝas, ilia lingvo modifiĝas. Ili lernas novan ordinaran lingvon. Tiam gravas ke la gepatroj atentu la parolmanieron de sia infano. Esploroj montras ke la unua lingvo porĉiame markas la cerbon. Tio, kion ni infanaĝe lernas, akompanas nin la tutan vivon. Kiu sian gepatran lingvon infanaĝe bone lernas, tiu poste profitas el tio. Li pli rapide kaj pli bone lernas novajn aferojn, ne nur fremdajn lingvojn…

 


Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only!
LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here.
Imprint - Impressum  © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved.
Contact
book2 esperanto - germana for beginners