Lernu multajn lingvojn rete!

Home  >   50languages.com   >   esperanto   >   germana   >   Table of contents


58 [kvindek ok]

Korpopartoj

 


58 [achtundfünfzig]

Körperteile

 

 

 Click to see the text! arrow
  
Mi desegnas viron.
Unue la kapon.
La viro surhavas ĉapelon.
 
 
 
 
La haroj ne videblas.
Ankaŭ la oreloj ne videblas.
Ankaŭ la dorso ne videblas.
 
 
 
 
Mi desegnas la okulojn kaj la buŝon.
La viro dancas kaj ridas.
La viro havas longan nazon.
 
 
 
 
Li portas lambastonon en siaj manoj.
Li surhavas ankaŭ koltukon ĉirkaŭ sia kolo.
Vintras kaj malvarmas.
 
 
 
 
La brakoj estas muskolaj.
La gamboj ankaŭ estas muskolaj.
La viro estas el neĝo.
 
 
 
 
Li surhavas nek pantalonon nek mantelon.
Sed la viro ne frostiĝas.
Li estas neĝhomo.
 
 
 
 


La lingvo de niaj prapatroj

La modernaj lingvoj analizeblas de lingvistoj. Tiucele uziĝas diversaj metodoj. Sed kiel parolis la homoj antaŭ jarmiloj? Multe pli malfacilas prirespondi tiun demandon. Ĝi malgraŭe okupas sciencistojn delonge. Ili ŝatus esplori kiel oni antaŭe parolis. Ili tiucele provas rekonstrui malnovajn lingvajn formojn. Usonaj esploristoj freŝe faris ekscitan malkovron. Ili analizis pli ol 2000 lingvojn. Ili tiuokaze analizis precipe la sintakson de la lingvoj. La rezulto de ilia esploro estis tre interesa. Ĉirkaŭ la duono de la lingvoj havas la sintakson S-O-V. Tio signifas ke sekviĝas la principo Subjekto, Objekto, Verbo. Pli ol 700 lingvoj sekvas la modelon S-V-O. Kaj ĉirkaŭ 160 lingvoj funkcias laŭ la sistemo V-S-O. La modelon V-O-S uzas nur ĉirkaŭ 40 lingvoj. 120 lingvoj montras miksajn formojn. O-V-S kaj O-S-V aliflanke estas konsiderinde pli maloftaj sistemoj. La plimulto de la pristuditaj lingvoj uzas do la principon S-O-V. Al ili apartenas ekzemple la persa, la japana kaj la turka. Sed la plej multaj vivantaj lingvoj sekvas la modelon S-V-O. En la hindeŭropa lingva familio hodiaŭ dominas tiu sintakso. La esploristoj kredas ke oni antaŭe parolis per la modelo S-O-V. Sur tiu sistemo baziĝis ĉiuj lingvoj. Sed poste la lingvoj dise evoluis. Oni ankoraŭ ne scias kial tio okazis. Sed la sintaksa variiĝo devas havinti kialon. Ĉar en la evoluo, trudiĝas nur tio, kio havas avantaĝojn.

 


Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only!
LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here.
Imprint - Impressum  © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved.
Contact
book2 esperanto - germana for beginners