Lernu multajn lingvojn rete!
|
![]() ![]() ![]() |
Home > 50languages.com > esperanto > germana > Table of contents |
57 [kvindek sep] |
Ĉe la kuracisto
|
![]() |
57 [siebenundfünfzig] |
||
Beim Arzt
|
| |||||
Mi havas rendevuon ĉe la kuracisto.
| |||||
Mi havas rendevuon je la deka horo.
| |||||
Kiel vi nomiĝas?
| |||||
Bonvolu sidiĝi en la atendejo.
| |||||
La kuracisto tuj venos.
| |||||
Kie vi estas asekurata?
| |||||
Kion mi faru por vi?
| |||||
Ĉu vi havas dolorojn?
| |||||
Kie doloras al vi?
| |||||
Mi ĉiam havas dorsdolorojn.
| |||||
Mi ofte havas kapdolorojn.
| |||||
Mi foje havas ventrodolorojn.
| |||||
Bonvolu senvestigi vian supron!
| |||||
Bonvolu kuŝiĝi sur la tablon.
| |||||
Via sangopremo estas normala.
| |||||
Mi injekcias vin.
| |||||
Mi preskribas al vi pilolojn.
| |||||
Mi donas al vi preskribon por la apoteko.
| |||||
![]() ![]() ![]() |
Longaj vortoj, mallongaj vortojLa longo de vorto dependas de sia informa enhavo. Tion montris usona esploro. La esploristoj analizis vortojn el dek eŭropaj lingvoj. Tion oni faris komputilhelpe. La komputilo perprograme analizis diversajn vortojn. Dumproceze ĝi komputis per formulo la informan enhavon. La rezulto estis malduba. Ju pli mallongas vorto, des malpli da informo ĝi transportas. Estas interese ke la mallongajn vortojn oni pli ofte uzas ol la longajn. La kialo de tio povus troviĝi en la efikeco de la lingvo. Parolante, ni koncentriĝas je tio, kio plej gravas. Sekve, la vortoj sen multaj informoj ne devas esti tro longaj. Tio garantias ke ni ne dediĉas tro da tempo por malgravaĵoj. La rilato inter longo kaj enhavo havas plian avantaĝon. Ĝi certigas ke la informa enhavo restas ĉiam konstanta. Tio signifas ke ni sammulte diras en difinita tempo. Ekzemple, ni povas diri malmultajn longajn vortojn. Aŭ ni diras multajn mallongajn vortojn. Kiun ajn decidon ni faras, la informa enhavo restas la sama. Rezulte, ni konstantritme parolas. La aŭskultantoj tiam pli facile sekvas nin. Malbonus se la informa kvanto ĉiam varius. Niaj aŭskultantoj ne povus bone adaptiĝi al nia lingvo. Tio malfaciligus la komprenon. Tiu volanta esti kiel eble plej bone komprenata elektu mallongajn vortojn. Ĉar la mallongajn vortojn oni pli bone komprenas ol la longajn. Tial validas la principo ‘Keep It Short and Simple’! Mallonge : KISS! |
Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only! LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here. Imprint - Impressum © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved. Contact book2 esperanto - germana for beginners
|