Lernu multajn lingvojn rete!

Home  >   50languages.com   >   esperanto   >   germana   >   Table of contents


54 [kvindek kvar]

Aĉetumi

 


54 [vierundfünfzig]

Einkaufen

 

 

 Click to see the text! arrow
  
Mi ŝatus aĉeti donacon.
Sed ne tromultekostan.
Ĉu eble mansakon?
 
 
 
 
Kiukoloran vi ŝatus?
Ĉu nigran, brunan aŭ blankan?
Ĉu grandan aŭ malgrandan?
 
 
 
 
Ĉu mi rajtas vidi ĉi-tiun, mi petas?
Ĉu ĝi estas el ledo?
Aŭ ĉu el plasto?
 
 
 
 
El ledo, kompreneble.
Tio estas aparte bona kvalito.
Kaj la sako vere havas favoran prezon.
 
 
 
 
Ĝi plaĉas al mi.
Mi ĝin prenas.
Ĉu mi povas eventuale interŝanĝi ĝin?
 
 
 
 
Kompreneble.
Ni enpakas ĝin kiel donacon.
Tie transe estas la kasejo.
 
 
 
 


Kiu komprenas kiun?

En la mondo estas ĉirkaŭ 7 miliardoj da homoj. Ili ĉiuj havas lingvon. Bedaŭrinde ne ĉiam estas la sama. Por paroli kun aliaj nacioj, ni do devas lerni lingvojn. Tio ofte tre penigas. Sed estas lingvoj kiuj tre similas. Iliaj parolantoj komprenas unu la alian ne regante la alian lingvon. Tion fenomenon oni nomas interkomprenebleco. Tiuteme distingiĝas du variaĵoj. La unua variaĵo estas la parola interkomprenebleco. Tiukaze interkompreniĝas tiuj parolantaj unu kun la alia. Sed ili ne komprenas la skriban formon de la alia lingvo. Tio ŝuldiĝas al la fakto ke la lingvoj malsame skribiĝas. Ekzemplo de tio estas la lingvoj hindia kaj urdua. La skriba interkomprenebleco estas la dua variaĵo. Tiukaze la alia lingvo skribe kompreniĝas. Sed tiuj parolantaj unu kun la alia malbone interkompreniĝas. La kialo de tio estas malsamega prononco. La germana kaj nederlanda lingvoj donas ekzemplon de tio. La plej multaj proksime parencaj lingvoj enhavas ambaŭ variaĵojn. Tio signifas ke ili interkompreneblas parole kaj skribe. Ekzemploj de tio estas la rusa kaj ukraina aŭ la taja kaj laosa. Sed ankaŭ estas nesimetria formo de la interkomprenebleco. Tio estas la kazo kiam la parolantoj ne same bone interkompreniĝas. La portugaloj komprenas la hispanojn pli bone ol la hispanoj la portugalojn. Ankaŭ la aŭstroj komprenas la germanojn pli bone ol inverse. En tiuj ekzemploj la prononco aŭ la dialekto malhelpas. Kiu vere volas bone konversacii, tiu devas plu lerni…

 


Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only!
LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here.
Imprint - Impressum  © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved.
Contact
book2 esperanto - germana for beginners