Lernu multajn lingvojn rete!

Home  >   50languages.com   >   esperanto   >   germana   >   Table of contents


24 [dudek kvar]

Rendevuo

 


24 [vierundzwanzig]

Verabredung

 

 

 Click to see the text! arrow
  
Ĉu vi maltrafis la buson?
Mi atendis vin duonhoron.
Ĉu vi ne havas poŝtelefonon kun vi?
 
 
 
 
Venontfoje estu akurata!
Venontfoje prenu taksion!
Venontfoje kunprenu pluvombrelon!
 
 
 
 
Mi libertempas morgaŭ.
Ĉu ni renkontiĝu morgaŭ?
Mi bedaŭras, morgaŭ por mi ne taŭgas.
 
 
 
 
Ĉu vi jam planis ion por ĉi-tiu semajnfino?
Aŭ ĉu vi jam havas rendevuon?
Mi proponas ke ni renkontiĝu ĉi-tiun semajnfinon.
 
 
 
 
Ĉu ni pikniku?
Ĉu ni iru al la plaĝo?
Ĉu ni iru al la montaro?
 
 
 
 
Mi venos serĉi vin laboreje.
Mi venos serĉi vin hejme.
Mi venos serĉi vin bushalteje.
 
 
 
 


Konsiletoj por lerni fremdajn lingvojn

Estas ĉiam penige lerni novan lingvon. La prononco, la gramatikaj reguloj kaj la vortoj postulas multe da disciplino. Sed estas diversaj trukoj faciligantaj la lernon! Gravas unue ke vi pensu pozitive. Ĝoju pri la nova lingvo kaj pri novaj spertoj! Principe ne gravas per kio vi komencas. Elektu temon kiu aparte interesas vin. Estas sencoplene koncentriĝi unue sur la aŭskulto kaj la parolo. Vi poste legu kaj skribu tekstojn. Elpensu sistemon kiu taŭgas por vi kaj via ĉiutageco. Adjektivojn vi povus kun siaj maloj samtempe lerni. Aŭ vi pendigu ĉie en via loĝejo afiŝojn kun vortoj sur ili. Sportumante kaj aŭtante vi povas lerni per sondosieroj. Se iun temon vi trovas malfacila, forlasu ĝin. Faru paŭzon aŭ lernu ion alian! Vi tiel ne perdos vian emon lerni la novan lingvon. Estas amuze solvi krucvortenigmojn en la nova lingvo. Spektu fremdlingvajn filmojn por ŝanĝi. Legi fremdlingvajn gazetojn lernigas al vi multon pri lando kaj ĝiaj enloĝantoj. Interrete estas multaj ekzercoj kiuj bone kompletigas viajn librojn. Kaj serĉu amikojn kiuj ankaŭ estas lingvemuloj. Lernu novajn enhavojn neniam izolite sed ĉiam kuntekste! Ĉion regule ripetu! Via cerbo tiel povas bone memorigi la enhavon. Kiu de la teorio tediĝas, tiu paku siajn valizojn! Ĉar nenie oni lernas tiel efike kiel inter denaskaj parolantoj. Vojaĝante vi povus skribi viajn spertojn en taglibro. Sed plej gravas tio: neniam rezignu!

 


Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only!
LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here.
Imprint - Impressum  © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved.
Contact
book2 esperanto - germana for beginners