Lernu multajn lingvojn rete!
|
![]() ![]() ![]() |
Home > 50languages.com > esperanto > germana > Table of contents |
23 [dudek tri] |
Lerni fremdajn lingvojn
|
![]() |
23 [dreiundzwanzig] |
||
Fremdsprachen lernen
|
| |||||
Kie vi lernis la hispanan?
| |||||
Ĉu vi parolas ankaŭ la portugalan?
| |||||
Jes, kaj mi iom parolas ankaŭ la italan.
| |||||
Vi tre bone parolas, laŭ mi.
| |||||
La lingvoj estas sufiĉe similaj.
| |||||
Mi povas ilin bone kompreni.
| |||||
Sed paroli kaj skribi malfacilas.
| |||||
Mi ankoraŭ faras multajn erarojn.
| |||||
Bonvolu min ĉiam korekti.
| |||||
Via prononcado estas tre bona.
| |||||
Vi havas malfortan akĉenton.
| |||||
Oni rekonas vian devenon.
| |||||
Kiu estas via gepatra lingvo?
| |||||
Ĉu vi sekvas lingvokurson?
| |||||
Kiun lernilon vi uzas?
| |||||
Mi nun ne plu scias ĝian nomon.
| |||||
La titolo ne revenas al mia memoro.
| |||||
Mi ĝin forgesis.
| |||||
![]() ![]() ![]() |
La ĝermanaj lingvojLa ĝermanaj lingvoj apartenas al la hindeŭropa lingva familio. Tiun lingvogrupon karakterizas fonologiaj trajtoj. Tiuj lingvoj do distingiĝas unu de la alia per la sonsistemaj diferencoj. Estas ĉirkaŭ 15 ĝermanaj lingvoj. Ili estas la gepatra lingvo de 500 milionoj de homoj en la mondo. Malfacilas determini la ekzaktan nombron de la unuopaj lingvoj. Ofte ne klaras ĉu temas pri memstaraj lingvoj aŭ nur dialektoj. La plej grava ĝermana lingvo estas la angla. Ĝi havas preskaŭ 350 milionojn da denaskaj parolantoj en la mondo. Ĝin sekvas la germana kaj la nederlanda. La ĝermanaj lingvoj dividiĝas en malsamajn grupojn. Estas nordĝermanaj, okcidentĝermanaj kaj orientĝermanaj lingvoj. La nordĝermanaj lingvoj estas la skandinavaj lingvoj. La angla, la germana kaj la nederlanda estas okcidentĝermanaj lingvoj. Ĉiuj orientĝermanaj lingvoj estingiĝis. La gota ekzemple estis unu el tiuj. La koloniigo disvastigis la ĝermanajn lingvojn en la tutan mondon. Oni do komprenas la nederlandan ankaŭ en Karibio kaj Sudafriko. Ĉiuj ĝermanaj lingvoj baziĝas sur komuna radiko. Sed ne estas certe ĉu ekzistis unueca pralingvo. Krome, nur tre malmultaj ĝermanaj skriboj haveblas. Malkiel por la latinidaj lingvoj apenaŭ estas fontoj. Tio komplikigas la esploron de la ĝermanaj lingvoj. Ankaŭ pri la kulturo de la ĝermanoj oni nur relative malmulton scias. La ĝermanaj popoloj ne konsistigis unuecon. Do ne estis komuna identeco. Tial la scienco devas fidi fremdajn fontojn. Sen la helenoj kaj la romianoj ni scius nur malmulton pri la ĝermanoj! |
Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only! LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here. Imprint - Impressum © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved. Contact book2 esperanto - germana for beginners
|