Lernu multajn lingvojn rete!

Home  >   50languages.com   >   esperanto   >   germana   >   Table of contents


100 [cent]

Adverboj

 


100 [hundert]

Adverbien

 

 

 Click to see the text! arrow
  
jam – ankoraŭ ne
Ĉu vi jam estis en Berlino?
Ne, ankoraŭ ne.
 
 
 
 
iu – neniu
Ĉu vi konas iun ĉi-tie?
Ne, mi konas neniun ĉi-tie.
 
 
 
 
plu – ne plu
Ĉu vi plu restas longe ĉi-tie?
Ne, mi ne plu restas longe ĉi-tie.
 
 
 
 
ankoraŭ io – nenio pli
Ĉu vi ŝatus trinki ankoraŭ ion?
Ne, mi deziras nenion pli.
 
 
 
 
jam io – ankoraŭ nenio
Ĉu vi jam manĝis ion?
Ne, mi manĝis ankoraŭ nenion.
 
 
 
 
ankoraŭ iu – neniu pli
Ĉu ankoraŭ iu ŝatus kafon?
Ne, neniu pli.
 
 
 
 


La araba lingvo

La araba lingvo estas unu el la plej gravaj lingvoj de la mondo. Pli ol 300 milionoj da homoj parolas la araban. Ili vivas en pli ol 20 malsamaj landoj. La araba apartenas al la afrikaziaj lingvoj. La araba lingvo estiĝis antaŭ pluraj jarmiloj. La lingvo komence parolatis sur la araba duoninsulo. El tie ĝi poste plu disvastiĝis. La parola araba tre diferencas de la norma lingvo. Estas ankaŭ multaj malsamaj arabaj dialektoj. Eblus diri ke en ĉiu regiono ĝin oni malsame parolas. Malsamdialektuloj ofte tute ne interkompreniĝas. La filmojn el arabaj landoj oni tial ĝenerale dublas. Nur tiel ili kompreneblas en la tuta arablingvejo. La klasika norma araba apenaŭ plu parolatas hodiaŭ. Ĝin oni trovas nur en ĝia skriba formo. La libroj kaj gazetoj uzas la klasikan araban norman lingvon. Ĝis hodiaŭ ne ekzistas propra araba faka lingvo. La fakaj esprimoj tial ĝenerale venas el aliaj lingvoj. Tiukampe dominas precipe la franca kaj la angla. La intereso pri la araba forte kreskis en la pasintaj jaroj. Pli kaj pli da homoj ŝatus lerni la araban. Kursojn oni proponas en ĉiu universitato kaj en multaj lernejoj. Multajn homojn fascinas aparte la araba skribo. Ĝin oni skribas de dekstre maldekstren. La prononco kaj la gramatiko de la araba ne tute simplas. Ekzistas multaj sonoj kaj reguloj ne konataj de aliaj lingvoj. Oni tial lernante atentu difinitan ordon. Unue la prononco, poste la gramatiko, poste la skribo…

 


Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only!
LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here.
Imprint - Impressum  © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved.
Contact
book2 esperanto - germana for beginners