Lernu multajn lingvojn rete!
|
![]() ![]() ![]() |
Home > 50languages.com > esperanto > germana > Table of contents |
79 [sepdek naŭ] |
Adjektivoj 2
|
![]() |
79 [neunundsiebzig] |
||
Adjektive 2
|
| |||||
Mi surhavas bluan robon.
| |||||
Mi surhavas ruĝan robon.
| |||||
Mi surhavas verdan robon.
| |||||
Mi aĉetas nigran sakon.
| |||||
Mi aĉetas brunan sakon.
| |||||
Mi aĉetas blankan sakon.
| |||||
Mi bezonas novan aŭton.
| |||||
Mi bezonas rapidan aŭton.
| |||||
Mi bezonas komfortan aŭton.
| |||||
Supre loĝas maljuna virino.
| |||||
Supre loĝas dika virino.
| |||||
Malsupre loĝas scivolema virino.
| |||||
Niaj gastoj estis simpatiaj homoj.
| |||||
Niaj gastoj estis ĝentilaj homoj.
| |||||
Niaj gastoj estis interesaj homoj.
| |||||
Mi havas amindajn infanojn.
| |||||
Sed la najbaroj havas impertinentajn infanojn.
| |||||
Ĉu viaj infanoj estas afablaj?
| |||||
![]() ![]() ![]() |
Unu lingvo, multaj variaĵojEĉ kiam ni parolas nur unu lingvon, ni parolas multajn lingvojn. Ĉar neniu lingvo estas memfermiĝinta sistemo. En ĉiu lingvo montriĝas multaj malsamaj dimensioj. Lingvo estas vivanta konstruo. La parolantoj ĉiam adaptiĝas al siaj alparolatoj. La homoj tial variigas la lingvon kiun ili parolas. Tiuj variaĵoj aperas diversforme. Ĉiu lingvo ekzemple havas historion. Ĝi modifiĝis kaj ankaŭ plu modifiĝos. Tion evidentigas la fakto ke la maljunuloj kaj la junuloj malsame parolas. Ekzistas ankaŭ malsamaj dialektoj en la plej multaj lingvoj. Sed multaj dialektparolantoj kapablas adaptiĝi al sia ĉirkaŭaĵo. En difinitaj situacioj ili parolas la norman lingvon. Malsamaj sociaj grupoj havas malsamajn lingvojn. Ekzemploj de tio estas la junulara lingvo aŭ la ĉasistara lingvo. La plej multaj homoj parolas laboreje alie ol hejme. Multaj ankaŭ uzas fakan lingvon laboreje. Diferencoj ankaŭ aperas en la parola kaj skriba lingvoj. La parola lingvo ĝenerale multe pli simplas ol la skriba. Tiu diferenco povas esti tre granda. Tio estas la kazo kiam la skribaj lingvoj longe ne modifiĝas. La parolantoj tiam devas unue lerni skribe uzi la lingvon. Ofte diferenciĝas ankaŭ la lingvo de virinoj kaj viroj. Tiu diferenco ne tre grandas en la okcidentaj socioj. Sed estas landoj en kiuj la virinoj kaj la viroj tute malsame parolas. En iuj kulturoj ankaŭ la ĝentileco havas siajn proprajn lingvajn formojn. Do tute ne tiel facilas paroli! Ni devas tiucele atenti multajn malsamajn aferojn samtempe... |
Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only! LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here. Imprint - Impressum © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved. Contact book2 esperanto - germana for beginners
|