Lernu multajn lingvojn rete!

Home  >   50languages.com   >   esperanto   >   germana   >   Table of contents


77 [sepdek sep]

pravigi ion 3

 


77 [siebenundsiebzig]

etwas begründen 3

 

 

 Click to see the text! arrow
  
Kial vi ne manĝas la torton?
Mi devas maldikiĝi.
Mi ne manĝas ĝin ĉar mi devas maldikiĝi.
 
 
 
 
Kial vi ne trinkas la bieron?
Mi devas ankoraŭ stiri.
Mi ne trinkas ĝin ĉar mi devas ankoraŭ stiri.
 
 
 
 
Kial vi ne trinkas la kafon?
Ĝi malvarmas.
Mi ne trinkas ĝin ĉar ĝi malvarmas.
 
 
 
 
Kial vi ne trinkas la teon?
Mi ne havas sukeron.
Mi ne trinkas ĝin ĉar mi ne havas sukeron.
 
 
 
 
Kial vi ne manĝas la supon?
Mi ne mendis ĝin.
Mi ne manĝas ĝin ĉar mi ne mendis ĝin.
 
 
 
 
Kial vi ne manĝas la viandon?
Mi estas vegetarano.
Mi ne manĝas ĝin ĉar mi estas vegetarano.
 
 
 
 


La gestoj helpas lerni vortojn

Kiam ni lernas vortojn, nia cerbo havas multe da laboro. Ĝi devas konservi ĉiun novan vorton. Sed lernante oni povas ankaŭ subteni sian cerbon. Tio funkcias per gestoj. La gestoj helpas nian memorkapablon. Ĝi povas pli bone encerbigi vortojn samtempe traktante gestojn. Tion maldube pruvis esploro. Esploristoj lernigis vortojn al subjektoj. Tiuj vortoj ne vere ekzistis. Ili apartenis al artefarita lingvo. Al la subjektoj oni instruis kelkajn vortojn per gestoj. Tio signifas ke la subjektoj ne nur aŭdis aŭ legis la vortojn. Per la gestoj ili imitis ankaŭ la signifon de la vortoj. Dum ili lernis, la aktiveco de ilia cerbo estis mezurita. La esploristoj tiuokaze faris interesan malkovron. Dum la pergesta vortlernado pluraj cerbaj areoj estis aktivaj. Krom la parolcerbareo ankaŭ la sensmovaj areoj montris aktivecon. Tiu aldona cerbaktiveco influas nian memorkapablon. Dum la pergesta lernado formiĝas kompleksaj retoj. Tiuj retoj konservas la novan vorton plurloke en la cerbo. Tiele, la vortoj pli efike trakteblas. Kiam ni volas uzi ilin, nia cerbo pli rapide trovas ilin. Ili ankaŭ pli bone konserviĝas. Sed gravas ke la gesto rilatu kun la vorto. Nia cerbo ekrimarkas kiam vorto kaj gesto ne akordiĝas. La novaj ekkonoj povus konduki al novaj intrumetodoj. La homoj sciantaj nur malmulte pri lingvoj ofte malrapide lernas. Ili eble pli rapide lernos kiam ili vortojn korpe imitos…

 


Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only!
LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here.
Imprint - Impressum  © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved.
Contact
book2 esperanto - germana for beginners