Lernu multajn lingvojn rete!

Home  >   50languages.com   >   esperanto   >   germana   >   Table of contents


48 [kvardek ok]

Feriaj aktivaĵoj

 


48 [achtundvierzig]

Urlaubsaktivitäten

 

 

 Click to see the text! arrow
  
Ĉu la plaĝo estas pura?
Ĉu oni povas naĝi tie?
Ĉu ne estas danĝere naĝi tie?
 
 
 
 
Ĉu lupreneblas sunombrelo ĉi-tie?
Ĉu lupreneblas kuŝseĝo ĉi-tie?
Ĉu lupreneblas boato ĉi-tie?
 
 
 
 
Mi volus surfi.
Mi volus plonĝi.
Mi volus akvoskii.
 
 
 
 
Ĉu lupreneblas surftabulo?
Ĉu lupreneblas plonĝekipaĵo?
Ĉu lupreneblas akvoskioj?
 
 
 
 
Mi estas nur komencanto.
Mi estas mezbona.
Mi jam sufiĉe bone spertas.
 
 
 
 
Kie estas la skilifto?
Ĉu vi kunportis la skiojn?
Ĉu vi kunportis la skiŝuojn?
 
 
 
 


La lingvo de la bildoj

Laŭ germana proverbo, bildo pli multe diras ol mil vortoj. Tio signifas ke la bildojn oni pli rapide komprenas ol la parolojn. La bildoj ankaŭ povas pli bone transporti la sentojn. Oni tial uzas multajn bildojn en reklamoj. La bildoj kaj la paroloj malsame funkcias. Ili montras al ni plurajn aferojn paralele kaj efikas tutece. Tio signifas ke la tuta bildo havas difinitan efikon. Parolante oni ĝenerale uzas konsiderinde pli da vortoj. Sed la bildoj kaj la paroloj konsistigas tuton. Por priskribi bildon ni bezonas parolojn. Inverse multaj tekstoj bone kompreniĝas nur per bildoj. La rilaton inter bildo kaj parolo esploras la lingvistoj. Sed starigindas la demando ĉu bildoj estas ankaŭ propra lingvo. Kiam oni nur filmas ion, ni povas rigardi la bildojn. Sed la mesaĝo de la filmo ne estas konkreta. Se bildo devas funkcii kiel parolo, ĝi devas esti konkreta. Ju malpli ĝi montras, des pli klaras sia mesaĝo. Bonaj ekzemploj de tio estas la piktogramoj. La piktogramoj estas simplaj kaj unusencaj bildsignoj. Ili anstataŭas la parolan lingvon, ili do estas vida komunikado. La fummalpermesan piktogramon konas ĉiuj. Ĝi montras cigaredon trastrekitan. La bildoj pli kaj pli graviĝas pro la tutmondiĝo. Ankaŭ la lingvon de la bildoj oni devas lerni. Ĝi ne estas tutmonde komprenebla, kvankam multaj tion pensas. Ĉar nia kulturo influas nian komprenon de la bildoj. Tio, kion ni vidas, dependas de multaj malsamaj faktoroj. Do iuj homoj ne vidas cigaredon sed nur malhelajn liniojn.

 


Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only!
LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here.
Imprint - Impressum  © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved.
Contact
book2 esperanto - germana for beginners