Lernu multajn lingvojn rete!

Home  >   50languages.com   >   esperanto   >   germana   >   Table of contents


46 [kvardek ses]

En la diskoteko

 


46 [sechsundvierzig]

In der Diskothek

 

 

 Click to see the text! arrow
  
Ĉu tiu sidloko estas libera?
Ĉu mi rajtas sidi apud vi?
Bonvolu.
 
 
 
 
Kia vi trovas la muzikon?
Iom tro laŭta.
Sed la bando tre bone muzikas.
 
 
 
 
Ĉu vi ofte venas ĉi-tien?
Ne, unuafojas.
Mi ankoraŭ neniam estis ĉi-tie.
 
 
 
 
Ĉu vi ŝatus danci?
Eble poste.
Mi ne scipovas tre bone danci.
 
 
 
 
Tre simplas.
Mi montros al vi.
Ne, prefereble alifoje.
 
 
 
 
Ĉu vi atendas iun?
Jes, mian koramikon.
Li ja venas tie malantaŭe!
 
 
 
 


La genoj influas la lingvon

La lingvo kiun ni parolas dependas de nia deveno. Sed ankaŭ niaj genoj respondecas pri nia lingvo. Tiun rezulton atingis skotaj esploristoj. Ili esploris kial la angla kaj la ĉina diferencas. Ili tiuokaze malkovris ke ankaŭ la genoj ludas rolon. Ĉar la genoj influas la disvolviĝon de nia cerbo. Tio signifas ke ili markas niajn cerbajn strukturojn. Tiel determiniĝas ankaŭ nia kapablo lerni lingvojn. Decidaj por tio estas la variaĵoj de du genoj. Kiam maloftas difinita variaĵo disvolviĝas tonaj lingvoj. La tonajn lingvojn do parolas la popoloj sen tiu gena variaĵo. En la tonaj lingvoj la signifon de la vortoj difinas la alto de la tonoj. Al la tonaj lingvoj apartenas ekzemple la ĉina. Sed se la gena variaĵo dominas, aliaj lingvoj disvolviĝas. La angla ne estas tona lingvo. La variaĵoj de tiuj genoj ne estas egalece disdividitaj. Tio signifas ke ilia ofteco malsamas en la mondo. Sed la lingvoj postvivas nur kiam oni transdonas ilin. Tiucele, la infanoj devas povi imiti la lingvon de siaj gepatroj. Ili do devas povi bone lerni la lingvon. Nur tiam ĝi transdoniĝas de generacio al generacio. La pli malnova gena variaĵo estas tiu favoranta la tonajn lingvojn. Antaŭe ekzistis do verŝajne pli da tonaj lingvoj ol hodiaŭ. Sed oni ne supervalorigu la genetikan komponanton. Ĝi povas nur kontribui al la klarigo de la disvolviĝo de la lingvoj. Sed ne estas geno por la angla nek geno por la ĉina. Ĉiu povas lerni ĉiun lingvon. Por tio oni ne bezonas genojn sed scivolemon kaj disciplinon!

 


Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only!
LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here.
Imprint - Impressum  © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved.
Contact
book2 esperanto - germana for beginners