Lernu multajn lingvojn rete!

Home  >   50languages.com   >   esperanto   >   germana   >   Table of contents


44 [kvardek kvar]

Vespere eliri

 


44 [vierundvierzig]

Abends ausgehen

 

 

 Click to see the text! arrow
  
Ĉu estas diskoteko ĉi-tie?
Ĉu estas noktoklubo ĉi-tie?
Ĉu estas drinkejo ĉi-tie?
 
 
 
 
Kio estas ĉi-vespere en la teatrejo?
Kio estas ĉi-vespere en la kinejo?
Kio estas ĉi-vespere en la televido?
 
 
 
 
Ĉu ankoraŭ estas biletoj por la teatrejo?
Ĉu ankoraŭ estas biletoj por la kinejo?
Ĉu ankoraŭ estas biletoj por la futbala ludo?
 
 
 
 
Mi ŝatus sidi tute malantaŭe.
Mi ŝatus sidi ie ajn en la mezo.
Mi ŝatus sidi tute antaŭe.
 
 
 
 
Ĉu vi povas ion rekomendi al mi?
Kiam la prezentado komenciĝos?
Ĉu vi povas havigi al mi bileton?
 
 
 
 
Ĉu estas golfejo proksime?
Ĉu estas tenisejo proksime?
Ĉu estas enhala naĝejo proksime?
 
 
 
 


La malta lingvo

Multaj eŭropanoj volantaj plibonigi sian konon de la angla vojaĝas al Malto. Ĉar la angla estas oficiala lingvo en tiu sudeŭropa insula ŝtato. Kaj Malto estas konata pro siaj multaj lingvolernejoj. Sed ne tial interesas la lando la lingvistojn. Ili interesiĝas pri Malto pro alia kialo. La respubliko Malto ja havas alian oficialan lingvon : la maltan (aŭ malti). Tiu lingvo estiĝis el araba dialekto. Sekve, la malta estas la nura ŝemida lingvo de Eŭropo. Sed la sintakso kaj la fonologio diferencas de la araba. La maltan oni ankaŭ skribas per latinaj literoj. La alfabeto tamen enhavas iujn specialajn signojn. Alifklanke tute mankas la literoj c kaj y. La vortprovizo enhavas erojn el multaj malsamaj lingvoj. Krom la araba enkalkuliĝas precipe la itala kaj la angla. La lingvon ankaŭ influis la fenicoj kaj kartaganoj. Tial estas la malta por iuj esploristoj araba kreola lingvo. En sia historio Malto estis okupita de diversaj potencoj. Ĉiuj postlasis siajn spurojn sur la insuloj Malto, Gozo kaj Comino. La malta tre longe estis nur loka ordinara lingvo. Sed ĝi ĉiam restis la gepatra lingvo de la ‘aŭtentaj’ maltanoj. Ĝin oni ankaŭ transdonis ekskluzive parole. Oni komencis skribi en tiu lingvo nur de la 19a jarcento. La nombron de ĝiaj parolantoj oni taksas hodiaŭ je ĉirkaŭ 330 000. Malto estas ano de la Eŭropa Unio de 2004. Sekve, la malta estas unu el la eŭropuniaj oficialaj lingvoj. Sed por la maltanoj la lingvo simple estas parto de ilia kulturo. Kaj ili ĝojas kiam alilandanoj ankaŭ volas lerni la maltan. Ja estas sufiĉe da lingvolernejoj en Malto…

 


Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only!
LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here.
Imprint - Impressum  © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved.
Contact
book2 esperanto - germana for beginners