Lernu multajn lingvojn rete!

Home  >   50languages.com   >   esperanto   >   germana   >   Table of contents


31 [tridek unu]

En la restoracio 3

 


31 [einunddreißig]

Im Restaurant 3

 

 

 Click to see the text! arrow
  
Mi ŝatus antaŭmanĝaĵon.
Mi ŝatus salaton.
Mi ŝatus supon.
 
 
 
 
Mi ŝatus deserton.
Mi ŝatus glaciaĵon kun vipita kremo.
Mi ŝatus frukton aŭ fromaĝon.
 
 
 
 
Ni ŝatus matenmanĝi.
Ni ŝatus tagmanĝi.
Ni ŝatus vespermanĝi.
 
 
 
 
Kion vi ŝatus por la matenmanĝo?
Ĉu bulkojn kun konfitaĵo kaj mielo?
Ĉu rostpanon kun kolbaso kaj fromaĝo?
 
 
 
 
Ĉu boligitan ovon?
Ĉu platfrititan ovon?
Ĉu omleton?
 
 
 
 
Unu plian jogurton, mi petas.
Pli da salo kaj pipro, mi petas.
Unu plian glason da akvo, mi petas.
 
 
 
 


Oni povas lerni sukcese paroli!

Estas relative simple paroli. Kontraste, multe pli malfacilas sukcese paroli. Kiel ni ion diras ja multe pli gravas ol tio, kion ni diras. Tion montris diversaj esploroj. La aŭskultantoj nekonscie atentas iujn karakterizaĵojn de la parolantoj. Ni do povas influi la akceptiĝemon de nia parolado. Ni nur devas ĉiam precize atenti pri tio, kiel ni parolas. Tio ankaŭ koncernas nian korpan lingvon. Ĝi devas esti aŭtenta kaj kongrui kun nia personeco. Ankaŭ la voĉo ludas rolon ĉar ĝin oni ĉiam kuntaksas. Ĉe viroj estas ekzemple malalta voĉo avantaĝa. Ĝi aperigas la parolanton memfida kaj kompetenta. Voĉa variiĝo male havas nenian efikon. Sed aparte gravas la parolrapido. En eksperimentoj oni analizis la sukceson de konversacioj. Sukcese paroli signifas aliajn konvinki. Kiu aliajn konvinki volas, tiu tro rapide paroli ne devas. Se ne, li donas la impreson ke li ne estas sincera. Sed ankaŭ estas malfavore tro malrapide paroli. La homoj tre malrapide parolantaj ŝajnas maltre inteligentaj. Do plej bonas mezrapide paroli. Idealas po 3,5 vortoj sekunde. Ankaŭ gravas paŭzi parolante. Tio igas nian parolon natura kaj kredinda. Tio sekve igas la aŭskultantojn fidi nin. Plejtaŭgas po 4 aŭ 5 paŭzoj minute. Do provu pli bone kontroli vin parolante! Vi tiam ankaŭ pretos por la venonta dunga interparolo...

 


Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only!
LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here.
Imprint - Impressum  © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved.
Contact
book2 esperanto - germana for beginners