Lernu multajn lingvojn rete!

Home  >   50languages.com   >   esperanto   >   germana   >   Table of contents


26 [dudek ses]

En la naturo

 


26 [sechsundzwanzig]

In der Natur

 

 

 Click to see the text! arrow
  
Ĉu vi vidas la turon tie?
Ĉu vi vidas la montaron tie?
Ĉu vi vidas la vilaĝon tie?
 
 
 
 
Ĉu vi vidas la riveron tie?
Ĉu vi vidas la ponton tie?
Ĉu vi vidas la lagon tie?
 
 
 
 
Tiu birdo plaĉas al mi.
Tiu arbo plaĉas al mi.
Ĉi-tiu ŝtono plaĉas al mi.
 
 
 
 
Tiu parko plaĉas al mi.
Tiu ĝardeno plaĉas al mi.
Ĉi-tiu floro plaĉas al mi.
 
 
 
 
Mi trovas tion beleta.
Mi trovas tion interesa.
Mi trovas tion belega.
 
 
 
 
Mi trovas tion malbela.
Mi trovas tion teda.
Mi trovas tion terura.
 
 
 
 


Lingvoj kaj proverboj

Estas proverboj en ĉiu lingvo. La proverboj do konsistigas gravan parton de la nacia identeco. La proverboj rivelas la valorojn kaj normojn de lando. Ilia formo estas ĝenerale konata kaj fiksita, do ne modifebla. La proverboj ĉiam estas mallongaj kaj koncizaj. En ili ofte uziĝas metaforoj. Multaj proverboj ankaŭ estas poeme konstruitaj. La plej multaj proverboj donas al ni konsilojn aŭ kondutregulojn. Sed iuj proverboj estas klare kritikplenaj. La proverboj ankaŭ tre ofte uzas stereotipojn. Do temas pri supozeble tipaj trajtoj de aliaj landoj aŭ popoloj. La proverboj havas tre longan tradicion. Aristotelo laŭdis ilin kiel mallongajn filozofiajn pecojn. En la retoriko kaj en la literaturo ili estas grava stilfiguro. Kio apartigas ilin estas tio ke ili ĉiam restas aktualaj. Estas propra lingvika fako okupiĝanta pri ili. Multaj proverboj ekzistas en pluraj lingvoj. Ili do povas leksike simili. Malsamlingvuloj tiam uzas la samajn terminojn. Bellende Hunde beißen nicht, Perro que ladra no muerde. (DE-ES) Aliaj proverboj semantike similas. Tio signifas ke la saman enhavon oni reproduktas per aliaj terminoj. Appeler un chat un chat, Dire pane al pane e vino al vino. (FR-IT) La proverboj do helpas nin kompreni aliajn popolojn kaj kulturojn. Plej interesaj estas la proverboj tutmonde troveblaj. Tiuj estas pri la ‘grandaj’ temoj de la homa vivo. Tiuj proverboj do pritraktas universalajn spertojn. Ili montras ke ni ĉiuj samas, kiun ajn lingvon ni parolas!

 


Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only!
LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here.
Imprint - Impressum  © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved.
Contact
book2 esperanto - germana for beginners