Lernu multajn lingvojn rete!

Home  >   50languages.com   >   esperanto   >   germana   >   Table of contents


3 [tri]

Konatiĝi

 


3 [drei]

Kennen lernen

 

 

 Click to see the text! arrow
  
Saluton!
Bonan tagon!
Kiel vi?
 
 
 
 
Ĉu vi venas el Eŭropo?
Ĉu vi venas el Ameriko?
Ĉu vi venas el Azio?
 
 
 
 
En kiu hotelo vi restadas?
De kiam vi estas ĉi-tie?
Ĝis kiam vi restas?
 
 
 
 
Ĉu plaĉas al vi ĉi-tie?
Ĉu vi ferias ĉi-tie?
Ne hezitu viziti min!
 
 
 
 
Jen mia adreso.
Ĉu ni vidu nin morgaŭ?
Mi bedaŭras, sed mi jam havas ion planitan.
 
 
 
 
Ĝis!
Ĝis revido!
Ĝis baldaŭ!
 
 
 
 


Alfabetoj

Per lingvoj ni povas interkompreniĝi. Ni diras al aliaj tion, kion ni pensas aŭ sentas. Tiun funkcion plenumas ankaŭ la skriboj. La plej multaj lingvoj havas skribon. La skriboj konsistas el signoj. Tiuj signoj povas diverse aspekti. Multaj skriboj konsistas el literoj. Tiujn skribojn oni nomas alfabetoj. Alfabeto estas ordigita kvanto de grafikaj signoj. Tiuj signoj estas ligitaj al vortoj laŭ difinitaj reguloj. Al ĉiu signo korespondas fiksita prononco. La termino alfabeto venas el la greka. La unuaj du literoj de ĝia alfabeto nomiĝas Alfa kaj Beta. En la historio estis multaj malsamaj alfabetoj. Jam antaŭ pli ol 3000 jaroj la homoj uzis skribajn signojn. La skribaj signoj antaŭe estis magiaj simboloj. Nur malmultaj homoj sciis ilian signifon. Pli malfrue la signoj perdis sian simbolan econ. La literoj hodiaŭ ne plu havas signifon. Nur per kombino kun aliaj literoj ili estigas sencon. La skriboj kiaj ekzemple la ĉina malsame funkcias. Ili similas al bildoj kaj ofte montras tion, kion ili signifas. Kiam ni skribas, ni kodas niajn pensojn. Ni uzas signojn por fiksi nian scion. Nia cerbo lernis malĉifri la alfabeton. Signoj iĝas vortoj, kaj vortoj ideoj. Tiele, teksto povas jarmilojn postvivi. Kaj ankoraŭ kompreniĝi...

 


Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only!
LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here.
Imprint - Impressum  © Copyright 2007 - 2020 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved.
Contact
book2 esperanto - germana for beginners