Lernu multajn lingvojn rete!
previous page  up Table of contents  next page  | Free download MP3:  ALL  61-70  | Free Android app | Free iPhone app

Home  >   50languages.com   >   esperanto   >   finna   >   Table of contents


66 [sesdek ses]

Posesivaj pronomoj 1

 


66 [kuusikymmentäkuusi]

Posessiivipronominit 1

 

 

 Click to see the text! arrow
  
mi - mia
Mi ne trovas mian ŝlosilon.
Mi ne trovas mian bileton.
 
 
 
 
vi (ci) – via (cia)
Ĉu vi trovis vian ŝlosilon?
Ĉu ci trovis cian bileton?
 
 
 
 
li - lia
Ĉu vi scias kie lia ŝlosilo estas?
Ĉu vi scias kie lia bileto estas?
 
 
 
 
ŝi - ŝia
Ŝia mono malaperis.
Kaj ankaŭ ŝia kreditkarto malaperis.
 
 
 
 
ni - nia
Nia avĉjo malsanas.
Nia avinjo sanas.
 
 
 
 
vi - via
Infanoj, kie estas via paĉjo?
Infanoj, kie estas via panjo?
 
 
 
 
 

previous page  up Table of contents  next page  | Free download MP3:  ALL  61-70  | Free Android app | Free iPhone app

Kreema lingvo

La kreemo estas hodiaŭ grava kvalito. Ĉiu volas esti kreema. Ĉar la kreemulojn oni konsideras inteligentaj. Ankaŭ nia lingvo estu kreema. Antaŭe, oni provis kiel eble plej korekte paroli. Oni hodiaŭ kapablu kiel eble plej kreeme paroli. Ekzemploj de tio estas la reklamo kaj la novaj amaskomunikiloj. Ili montras kiel oni povas ludi per la lingvo. De ĉirkaŭ 50 jaroj pli kaj pli graviĝas la kreemo. Eĉ la sciencan esploron okupas la fenomeno. La psiĥologoj, pedagogoj kaj filozofoj pristudas la kreemajn procezojn. La kreemo tiurilate difiniĝas kiel la kapablo krei ion novan. Kreema parolanto do produktas novajn parolajn formojn. Povas temi pri vortoj aŭ ankaŭ pri gramatikaj strukturoj. Kreema lingvo ebligas la lingvistojn kompreni kiel lingvo modifiĝas. Sed ne ĉiuj homoj komprenas novajn lingverojn. Oni bezonas scion por kompreni kreeman lingvon. Oni devas scii kiel lingvo funkcias. Kaj oni devas koni la mondon, en kiu vivas la parolantoj. Nur tiel oni povas kompreni tion, kion ili volas diri. Ekzemplo de tio estas la junulara lingvo. La infanoj kaj la junuloj senĉese inventas novajn terminojn. La plenkreskuloj ofte ne komprenas tiujn vortojn. Nuntempe ekzistas eĉ vortaroj klarigantaj la junularan lingvon. Sed tiuj plejofte malaktualas ekde la sekva generacio! Kreema lingvo tamen lerneblas. Trejnistoj proponas diversajn kursojn tiucele. La plej grava regulo ĉiam estas la jena : aktivigu vian enan voĉon!

 

Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only!
LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here.
© Copyright 2007 - 2015 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved.
Contact
book2 esperanto - finna for beginners