Lernu multajn lingvojn rete!
previous page  up Table of contents  next page  | Free download MP3:  ALL  11-20  | Free Android app | Free iPhone app

Home  >   50languages.com   >   esperanto   >   finna   >   Table of contents


15 [dek kvin]

Fruktoj kaj nutraĵoj

 


15 [viisitoista]

Hedelmiä ja elintarvikkeita

 

 

 Click to see the text! arrow
  
Mi havas fragon.
Mi havas kivon kaj melonon.
Mi havas oranĝon kaj grapfrukton.
 
 
 
 
Mi havas pomon kaj mangon.
Mi havas bananon kaj ananason.
Mi faras fruktan salaton.
 
 
 
 
Mi manĝas rostpanon.
Mi manĝas rostpanon kun butero.
Mi manĝas rostpanon kun butero kaj konfitaĵo.
 
 
 
 
Mi manĝas sandviĉon.
Mi manĝas sandviĉon kun margarino.
Mi manĝas sandviĉon kun margarino kaj tomatoj.
 
 
 
 
Ni bezonas panon kaj rizon.
Ni bezonas fiŝon kaj bifstekojn.
Ni bezonas picon kaj spagetojn.
 
 
 
 
Kion alian ni bezonas?
Ni bezonas karotojn kaj tomatojn por la supo.
Kie estas superbazaro?
 
 
 
 
 

previous page  up Table of contents  next page  | Free download MP3:  ALL  11-20  | Free Android app | Free iPhone app

Amaskomunikiloj kaj lingvo

Nian lingvon ankaŭ influas la amaskomunikiloj. Gravan rolon tie ludas aparte la novaj amaskomunikiloj. Tekstmesaĝoj, retmesaĝoj kaj retbabilejoj evoluigis sian propran lingvon. Tiu amaskomunikila lingvo kompreneble malsamas en ĉiu lando. Sed iuj ecoj troviĝas en ĉiuj amaskomunikilaj lingvoj. Por ni kiel uzantoj tre gravas precipe la rapideco. Kvankam ni skribas, ni volas estigi rektan komunikadon. Tio signifas ke ni deziras interŝanĝi informojn kiel eble plej rapide. Ni do simulas veran konversacian situacion. Nia lingvo tiel akiris parolan econ. Vortojn aŭ frazojn oni tre ofte mallongigas. La gramatikajn aŭ interpunkciajn regulojn oni ĝenerale ignoras. Nia ortografio estas pli libera, ofte tute mankas la prepozicioj. La sentojn oni nur malofte esprimas parole en la amaskomunikila lingvo. Tiukaze ni preferas uzi la tiel nomatajn miensimbolojn. Tiuj estas simboloj supozataj montri niajn tujajn sentojn. Estas ankaŭ propraj kodoj por tekstmesaĝoj kaj ĵargono por retbabileja komunikado. La amaskomunikila lingvo tial estas tre reduktita lingvo. Sed ĝin simile uzas ĉiuj uzantoj. Esploroj montras ke la instruiteco aŭ la intelekto ludas neniun rolon. La amaskomunikilan lingvon ŝatas uzi aparte la junuloj. La kritikistoj tial opinias ke nia lingvo estas en danĝero. La scienco vidas la fenomenon malpli pesimisme. Ĉar la infanoj kapablas diferencigi, kiam kaj kiel ili devas skribi. Fakuloj kredas ke la nova amaskomunikila lingvo eĉ havas avantaĝojn. Ĉar ĝi povas plifaciligi la lingvokapablon kaj la kreemon de la infanoj. Kaj hodiaŭ denove pli skribiĝas : ne leteroj, sed retmesaĝoj! Tio ja ĝojigas nin!

 

Downloads are FREE for private use, public schools and for non-commercial purposes only!
LICENCE AGREEMENT. Please report any mistakes or incorrect translations here.
© Copyright 2007 - 2015 Goethe Verlag Starnberg and licensors. All rights reserved.
Contact
book2 esperanto - finna for beginners